Update 31-10-2014   
Nun ekzistas normoj por langokoloroj, kaj la DorisKarto helpas facile kaj precize rekoni ilin.

LaDorisKarto, normo por langofotoj
LaDorisKarto estas helpo por langodiagnostiko kaj permesas reteni la realajn kolorojn dum langofotado.
Oni uzas gxin dum diagnozado en la kliniko kaj dum fotado de la lango por studado kaj jxurnaligo.
Dum rigardado, kaj special fotado, de lango gravas la lumo por povi rekoni kolorojn gxuste.
Sxangxita lumigado kaj refleksoj fra la cxirkauxajxoj sxangxas la bildon.
Sxangxo de kamerao aux ekrano ankaux povas havi neintencitan efikon al la fotoj.

Fotante normigitan kolorstriaron sur la sama bildo oni cxiam povas reakiri la originan aspekton, kiun la lango havis dum fotado.

LaDorisKarto similas en grandeco al kreditkarto, kaj surhavas normigitan kolorstriaron, adaptitan al langodiagnozo.
Post uzo oni povas alkoholpurigi la karton.
Uzi la DorisKarton estas facile, kaj ne gxenas la kutiman laboron de langofotado.

Gravas ke oni poziciigu la karton tiel, ke la cxiuj strioj estu en la bilde, cetere oni fotu kiel normale.

La DorisKarto portas la nomon de unu el la pioniroj de langodiagnostiko en Danio, Doris Damsgaard.


    La Karto kreigxis en kunlaboro de:
  • La IT-ulo Erik Gotfredsen, kiu krom pluraj sciencaj artikoloj ene de dentorentgeno kaj digxita fotoprilaboro ankaux estas auxtoro de la retbazita plantoleksikono www.LiberHerbarum.com
  • Akupunkturisto kaj auxtoro Doris Damsgaard, kiu havas la klinikan sperton kaj verkis la danan manualon pri langodiagnostiko: Tungens Mønstre (Langopadronoj)..

Legu Priskribo kaj uzo (Pdf-fil)


Post finita klinika elprovo la DorisKarto nun estas acxetebla rekte cxi tie per PayPal-butono.


Acxetu rekte:
1 ekz. prezo 20,-€ inkl. IVA(25%) kaj sendado
10 ekz. prezo 175,- € inkl. IVA(25%) kaj sendado
(tradukis el la dana: Eckhard Bick)

Firmao-addreso: Erik Gotfredsen, Skyggelien 8, Over Hornbæk, DK-8920 Randers NV.
retposxto: egotfred (at) gmail.com
SE-nr 14290133